Deuteronomy 34

Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan, kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro, kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar. Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros. Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo. Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ. Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco. Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo. Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 10 Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo; 11 koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando, 12 kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.

Copyright information for Esperanto