Ecclesiastes 7

Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo. Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro. Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro. La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo. Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj. Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas. Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco. La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo. Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj. 10 Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus. 11 Bona estas saĝeco kune kun hereda havo, kaj ĝi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon. 12 Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto. 13 Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis? 14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

15 Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco. 16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi? 17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo? 18 Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.

19 La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo. 20 Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus. 21 Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin: 22 ĉar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.

23 Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi. 24 Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos? 25 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca. 26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi. 27 Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. 28 Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis. 29 Nur ĉi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.

Copyright information for Esperanto