Ezekiel 2

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, stariĝu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi. Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi aŭskultis Tiun, kiu parolis al mi. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min ĝis la nuna tago. La filoj havas malmolan vizaĝon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo. Ĉu ili aŭskultos, ĉu ili ne aŭskultos (ĉar ili estas domo malobeema), ili almenaŭ sciu, ke profeto estis inter ili. Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema. Kaj diru al ili Miajn vortojn, ĉu ili aŭskultos aŭ ĉu ili ne aŭskultos, ĉar ili estas malobeemaj. Kaj vi, ho filo de homo, aŭskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian buŝon, kaj manĝu tion, kion Mi donos al vi. Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo. 10 Kaj Li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur ĝi estis skribitaj lamentoj, ĝemoj, kaj veoj.

Copyright information for Esperanto