Job 11

Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:


Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon?
Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?

Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn,
Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?

Vi diras: Mia opinio estas ĝusta,
Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.

Sed ho, se Dio ekparolus,
Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,

Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo,
Kiu havas multoblan forton!
Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.

Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio?
Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?

Tio estas pli alta ol la ĉielo;
Kion vi povas fari?
Tio estas pli profunda ol Ŝeol;
Kion vi povas ekscii?

Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro,
Kaj pli larĝa ol la maro.

10 Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon,
Tiam kiu repuŝos Lin?

11 Ĉar Li konas la homojn malvirtajn;
Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.

12 Eĉ vanta homo devas kompreni,
Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.

13 Se vi aranĝas vian koron
Kaj etendas al Li viajn manojn;

14 Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano,
Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:

15 Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto;
Vi estos firma kaj ne timos.

16 Tiam vi forgesos mizeron;
Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.

17 Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo,
La mallumo fariĝos kiel mateno.

18 Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero;
Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.

19 Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos;
Kaj multaj serĉos vian favoron.

20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos,
Pereos por ili la rifuĝo,
Kaj ilia espero elspiros sian vivon.
Copyright information for Esperanto