Lamentations 5


Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni;
Rigardu kaj vidu nian malhonoron!

Nia heredaĵo transiris al fremduloj,
Niaj domoj al aligentuloj.

Ni fariĝis orfoj senpatraj,
Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.

Nian akvon ni trinkas pro mono;
Nian lignon ni ricevas nur pro pago.

Oni pelas nin je nia kolo;
Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.

Al Egiptujo ni etendis la manon,
Al Asirio, por satiĝi per pano.

Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas;
Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.

Sklavoj regas super ni;
Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.

Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon,
Pro la glavo en la dezerto.

10 Nia haŭto varmegiĝis kiel forno,
Por la kruela malsato.

11 La virinojn en Cion ili senhonorigis,
La virgulinojn en la urboj de Judujo.

12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj;
La maljunulojn oni ne respektis.

13 La junuloj devas porti muelŝtonojn;
La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.

14 La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj,
La junuloj jam ne kantas.

15 Malaperis la gajeco de nia koro;
Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.

16 Defalis la krono de nia kapo;
Ho ve al ni, ke ni pekis!

17 Pro tio senfortiĝis nia koro,
Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:

18 Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta,
Ke vulpoj vagas sur ĝi.

19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne
Kaj kies trono staras de generacio al generacio,

20 Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne,
Forlasis nin por longa tempo?

21 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu;
Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.

22 
Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis?
Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.

Copyright information for Esperanto