Psalms 141

Psalmo de David.

Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;
Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.

Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,
La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,
Gardu la pordon de miaj lipoj.

Ne klinu mian koron al io malbona,
Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;
Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.

Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:
Ĝi estos oleo por la kapo;
Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;
Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.

Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,
Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,
Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.

Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj;
Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.

Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,
Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.

10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,
Dum mi preteriros.
Copyright information for Esperanto