Psalms 17

Preĝo de David.

Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,
Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.

De Vi venos mia juĝo;
Viaj okuloj rigardos la veremecon.

Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min,
Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,
Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.

Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,
Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.

Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.

Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;
Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.

Montru Vian mirindan favorkorecon,
Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.

Gardu min kiel la pupilon de la okulo,
Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min

De la malbonuloj, kiuj atakas min,
De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

10 Sian koron ili fermis,
Per sia buŝo ili parolas fiere.

11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;
Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.

12 Li similas leonon, kiu avidas akiron,
Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.

13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;
Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,

14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,
Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo,
Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,
Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.

15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;
Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.
Copyright information for Esperanto