Psalms 72

Pri Salomono.

Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo
Kaj Vian justecon al la reĝido.

Li juĝu Vian popolon kun vero
Kaj Viajn prematojn kun justeco.

La montoj alportu al la popolo pacon,
Ankaŭ la montetoj, per justeco.

Li juĝu la prematojn en la popolo,
Li savu la filojn de senhavulo,
Kaj li dispremu la premanton.

Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno,
De generacioj al generacioj.

Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon;
Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.

En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco,
Ĝis ne plu ekzistos la luno.

Li regu de maro ĝis maro
Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.

Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj,
Kaj liaj malamikoj leku polvon.

10 La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn;
La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.

11 Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj;
Ĉiuj popoloj lin servu.

12 Ĉar li savos ploregantan malriĉulon
Kaj senhelpan mizerulon.

13 Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo,
Kaj li savos la animojn de mizeruloj.

14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn;
Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba;
Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.

16 Estu multe da greno en la lando;
Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon;
Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.

17 Lia nomo estu eterna;
Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.

18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael,
Kiu sola faras miraklojn.

19 
Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne;
Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron.
Amen, kaj amen!

20 Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.

Copyright information for Esperanto