Psalms 88

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido.

Ho Eternulo, Dio de mia savo!
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon;
Klinu Vian orelon al mia ploro.

Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj
Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon;
Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

Etendita inter mortintoj;
Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
Kiujn Vi jam ne rememoras
Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

Vi metis min en la plej profundan foson,
En mallumon, en abismon.

Pezas sur mi Via furiozo,
Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas.

Sela.

Vi malproksimigis de mi miajn konatojn,
Vi faris min abomenaĵo por ili;
Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

Mia okulo mallumiĝis de malĝojo;
Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage,
Mi etendas al Vi miajn manojn.

10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn?
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Sela.

11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco,
Kaj fidindeco en la abismo?

12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj,
Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo,
Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon?
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco;
Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

16 Venis sur min Via furiozo,
Viaj timigoj min dispremas.

17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage;
Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.

18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon;
Miaj konatoj estas en mallumo.
Copyright information for Esperanto