Psalms 90

Preĝo de Moseo, homo de Dio.

Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo
De generacio al generacio.

Antaŭ ol la montoj naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.

Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj
Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
Kaj kiel nokta gardoparto.

Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo;
Matene ili renoviĝas kiel herbo:

Matene ĝi floras kaj ĝermas,
Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.

Jes, ni pereas de Via kolero,
Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.

Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin,
Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.

Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,
Malaperis niaj jaroj, kiel sono.

10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.

11 Kiu scias la forton de Via kolero,
Vian timindecon kaj Vian indignon?

12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn,
Por ke ni akiru saĝan koron.

13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe?
Kaj kompatu Viajn sklavojn.

14 Satigu nin matene per Via boneco;
Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis,
Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj,
Kaj Via beleco al iliaj infanoj.

17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni;
Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,
Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Copyright information for Esperanto