Song of Solomon 6


Kien foriris via amato,
Ho belulino inter virinoj?
Kien forturniĝis via amato,
Por ke ni lin serĉu kun vi?


Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj,
Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn.

Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi;
Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj.


Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca,
Agrabla kiel Jerusalem,
Terura kiel batalantaj taĉmentoj.

Forturnu la okulojn for de mi,
Ĉar ili venkas min.
Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,
Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj,
Kiuj elvenas el la lavejo;
Ĉiuj estas en paroj,
Kaj ne mankas eĉ unu el ili.

Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas
Malantaŭ via vualo.

Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj,
Kaj la junulinoj estas sennombraj.

Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino;
Ŝi estas la sola ĉe sia patrino,
La elektita de sia naskintino;
La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino;
La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante:


10 
Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo,
Bela kiel la luno,
Hela kiel la suno,
Terura kiel batalantaj taĉmentoj?


11 Mi iris en la nuksarban ĝardenon,
Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo,
Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras.

12 
Tiam mi ankoraŭ ne sciis,
Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo.


13 
Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit;
Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin.

Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel,
Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj?
Copyright information for Esperanto