Zechariah 7

En la kvara jaro de la reĝo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, en la kvara tago de la naŭa monato, tio estas de Kislev; kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo, kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene: Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj? Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante: Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj — ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi? Kaj kiam vi manĝas kaj trinkas, ĉu ne por vi mem vi manĝas kaj trinkas? Ĉu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antaŭaj profetoj, kiam Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata, kaj la urboj ĉirkaŭ ĝi, la suda regiono kaj la malaltaĵo, estis priloĝataj?

Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato; 10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato. 11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi. 12 Sian koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot. 13 Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot. 14 Kaj Mi disblovis ilin inter ĉiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertiĝis tiel, ke neniu en ĝi iris tien aŭ reen; tiamaniere la ĉarman landon ili faris dezerto.

Copyright information for Esperanto